Administri

Kreu jam vian Blogon! Facile kaj senpage

Arkivoj: Februaro 2009

La simpla w-sistemo

gameztrada 28/02/2009 @ 09:52

Mi proponas por la helpa anstataŭado de la specialaj literoj de Esperanto, la w-sistemo.

Laŭ mi, ĝi estas pli facila ol la x-sistemo

ĉ = cw

ĝ = gw

ĥ = hw

ĵ = jw

ŝ = sw

ŭ = w , jes, simple w, ne ux kiel la x-sistemo

ekzemploj:

ĉokolado = cwokolado

ĝentila = gwentila

ĥameleono = hwameleono

ĵurnalo = jwurnalo

ŝtono = swtono

Eŭropo = Ewropo, ne Euxropo kiel la x-sistemo

Evidente, Ili estas nure iloj por la esperantistoj.

Gwis la revido, karaj gesamideanoj!