SPECIALAJ LITEROJ POR ESPERANTO BAZITAJ SUR LA NOVA HELPALFABETO
(proponita de Metalservanto)
Certe iuj el vi konas specialajn literojn por esperanto de la nova helpalfabeto:
gx = j
hx = kh
j = y
jx = zh
sx = sh
ux = u
Tamen, mi ne konsentas pri tio. Cetere x-sistemo estas tre neoportuna...
Intersxangxante du literojn, la nova helpalfabeto konfuzas multe da esperantistoj.
Do, mi proponas la sekvantajn specialajn literojn:
gx = y
hx = q
jx = zh
sx = x
ux = w
ç el la turka alfabeto, povas reprezenti cx kaj esti akirata el la komputilklavaro facile; krome, vi povas uzi "ch".
y ne estas en la esperantalfabeto kaj povas reprezenti gx senprobleme.
q ankaux ne estas en la esperantalfabeto kaj povas reprezenti hx.
zh reprezentas jx kiel la NHA.
x ne estas en la esperantalfabeto kaj gxi povas reprezenti sx kiel en iuj iberaj lingvoj
w estas kvazauxkonsonanto kiel ux en la angla lingvo
ekzemploj:
yentila
qemio
zhurnalo
xipo
ankaw
Mi pensas que vi povas facile tajpi tekstojn en esperanto kun tiuj literoj, kaj
oni povas uzi yin en interreta babilejo, retpoxto, ktp.
Tiuj literoj ne anstatawigas la originalajn specialajn literojn de la esperanta alfabeto.
Mi ne estas esperante eksperta, sed mi volas helpi aliajn esperantistojn.

Klaku
del.icio.us
Ankoraŭ neniuj komentoj. »